[esperanto] Torturoj

Ten wiersz jest autorstwa Wisława Szymborska.

Nenio s^ang^ig^is.
La korpo estas dolora.
G^i devas mang^i, spiri, dormi.
G^i havas la maldikan hau^ton,
sub g^i la sangon.
G^i havas dentojn kaj ungojn.
G^iaj ostoj estas rompeblaj
la artikoj distireblaj.
C^e torturoj pri c^io oni memoras.

Nenio s^ang^ig^is.
La korpo tremas kiel tremis
antau^ la fondo de Romo
kaj poste en la dudeka jarcento,
antau^ Kristo kaj post Kristo,
torturoj estas, kiel estis
malgrandig^is nur Tero
kaj kio ajn okazas
s^ajnas esti kvazau^ malantau^ la muro.

Nenio s^ang^ig^is.
Multig^is nur la homoj,
c^e malnovaj kulpoj aperis novaj,
veraj, malveraj, momentaj, neniaj,
sed la krio, per kiu la korpo respondas
estis, estas, kaj estos
la krio de senkulpeco
lau^ la eterna skalo kaj registro.

Nenio s^ang^ig^is.
Eble la manieroj, ceremonioj, dancoj.
La movo de la manoj
s^irmanta la kapon
restis sama.
La korpo tordig^as,baraktas ,els^irig^as,
faligata kunpremas genuojn,
nigrig^as, s^velig^as, salivas sin, sangas.

Nenio s^ang^ig^is
krom la fluo de riveroj,
linio de arbaroj, bordoj,
dezertoj,glaciejoj.
Inter la pejzag^oj vagas animeto,
g^i malaperas, revenas,
proksmig^as, malproksimig^as,
g^i estas por si mem fremda, neperceptebla
jen certa, jen necerta pri sia esto,
dum la korpo estas kaj estas kaj estas
kaj g^i ne povas malaperi.