[esperanto] La nuboj

Ten wiersz jest autorstwa Wisława Szymborska.

Priskribante la nubojn
mi devas tre rapidi,
jam post momento
ili ne estas samaj, sed aliaj.
Ilia eco estas
neniam ripetig^i,
en formoj, koloroj, nuancoj,
pozoj kaj arang^oj.

Ili ne estas s^arg^ataj per memoro pri io,
s^vebas sen peno super faktoj.
Kiel neniuj atestantoj de io ajn
tuj ili disflugas en c^iujn direktojn.

Kompare al la nuboj
la vivo s^ajnas stabila,
ec^ dau^ra kaj preskau^ eterna.
Kompare kun la nuboj,
ec^ s^tono aspektas kiel frato,
al kiu oni povas fidi,
kaj ili estas kiel malproksimaj,
neseriozaj kuzinoj.

La homoj estu, se ili volas,
poste c^iuj mortos.
La nuboj ne interesig^as
pri tio c^i ege stranga.

Super la tuta via vivo
kaj mia, ankorau^ ne tuta,
la nuboj parade s^vebas,
kiel s^vebis.
Ili ne havas devon morti kun ni.
Ili ne devas esti vidataj por flugi.