[esperanto] La fotaj^o pri la 11-a de septembro

Autorem utworu jest Wisława Szymborska

Ili saltis el brulantaj etag^oj malsupren ---
unu, du, ankorau^ kelkaj, kiuj estis
pli supre kaj pli malsupre.

La fotaj^o haltigis ilin vivajn,
kaj nun tenas
inter la supro kaj la tero.

C^iu estas ankorau^ tutaj^o
kun persona vizag^o
kaj kas^ita sango.

Estas ankorau^ sufic^e da tempo,
por ke disblovig^u la haroj,
kaj el pos^oj
forfalu moneroj kaj s^losiloj.

Ili estas ankorau^ en aero,
en la lokoj, kiuj j^us malfermig^is.

Mi povas fari por ili nur du agojn ---
priskribi ilian flugon
kaj ne aldoni la lastan frazon.

Wisława Szymborska

o autorze wiersza

Polska poetka, eseistka, tłumaczka. Laureatka Nagrody Nobla w dziedzinie literatury w 1996 roku. Urodzona 2 lipca 1923 w Prowencie, zmarła 1 lutego 2012 w swoim ukochanym Krakowie. foto: Mariusz ...